MFLT

Chloé

Kloe

LyricsLaurent Boutonnat
MusicLaurent Boutonnat
TranslationDominik Cornice
Language esperanto
Translation origin milenia.ifrance.com/milenia/

he, ho, ĉimatene

tiel estis – kloe dronis

en la rivereto

vidis la hararon flosi

tie sub la kverkoj

kaj estis kvazaŭ fontano

kiam kloe kriis

kiam eta kapo frapis

la la la la…

tiel – kloe sinkis

tie estis tro profunde

kloe parto de mi

ĉimatene ŝi foriris

fratin' via koro

sendube fariĝos floro

sub la salikoj

ploraj, akvo estas bunta

la la la la…

kloe ĉu mi ploras

sed hej vidu mi ŝajnigas

vi ridas mi timas

ĉu vi ludas ĉu vi mortas?

adiaŭ feino

longe longe mi alvokis

adiaŭ al kloe

fluo forprenis forportis

la la la la…

he, ho, ĉimatene

tiel estis – kloe dronis

en la rivereto

vidis la hararon flosi

tie sub la kverkoj

kaj estis kvazaŭ fontano

kiam kloe kriis

kiam eta kapo frapis

la la la la…

kloe kial vi foriris

kloe, kloe…



© RuMoHoR 2001–2014