MFLT

Je t’aime mélancolie

Mi amas vin melankolio

LyricsMylène Farmer
MusicLaurent Boutonnat
TranslationDominik Cornice
Language esperanto
Translation origin milenia.ifrance.com/milenia/

Mi havas kvazaŭ emon

Vidi mian vivon en lito

Kvazaŭ fiksan ideon

Ĉiufoje kiam oni diras al mi

Jen la plago :

Ĉar ĝi kreskas tro rapide

Trudherbo damaĝas

Tiam mi ekhavas ideon :

Al mi eblu kompati

Tio ja estas mia bonŝanco

Mi suferas nerimarkite

Mi atendas mian aflikton

Ties buŝo estas tiel dolĉa

Mi havas kvazaŭ emon

Vidi mian vivon en lito

Kvazaŭ tristan ideon

Kiu persekutas min nokte – nokte – nokte

Mi frandas nokton

Ideon pri eterneco

Trudherbo damaĝas

Ĉar ĝi neniam mortas

Kiam ĉio estas griza

Aflikto estas mia amikino

Longa acida sinmortigo

Mi amas vin melankolio

Sentemo kiu

Kondukas min al senfino

Mikso de plejmalbono, de mia deziro,

Mi amas vin melankolio

Kiam ĉio estas griza

Aflikto estas mia amikino

Mia animo estas ankaŭ malseka

Mia tuta estaĵo sinkas

Ho bonvolu alveni

Estas ankaŭ via amikino

Estas eliksiro de miaj deliroj

Mi amas vin melankolio

Mi havas kvazaŭ emon

Vidi mian vivon en aero

Ĉiufoje kiam oni diras al mi

Tio estas trudherbo

Kaj mi mem diras :

Ke sovaĝulino naskita

Ja indas esti estimata

Ĉiuokaze ĝi ofte spitas

La “tro bone” kulturitajn, nu jen !

Tio ja estas mia bonŝanco

Mi suferas nerimarkite

Mi atendas mian aflikton

Ties buŝo estas tiel dolĉa

Mi havas kvazaŭ ideon

Pri la moraleco

Kvazaŭ tristan ideon

Sed ĝi neniam mortas

Sume temas pri tio :

Por plaĉi al enviuloj

Necesas resti nekonata

Tamen, tamen, tamen, ĉi foje

Ja dio plantis min, nu do ?…



© RuMoHoR 2001–2014