MFLT

Rêver

Revi

LyricsMylène Farmer
MusicLaurent Boutonnat
TranslationDominik Cornice
Language esperanto
Translation origin milenia.ifrance.com/milenia/

Metinte ŝian animon en viajn manojn

Tial vi ĉifis ĝin kiel ĉagrenon

Kaj kondamninte viajn malsamecojn

Tial ni ne plus marŝos kune

Ŝia vivo pluiras per unusola flugilo

Dancas flamoj, leviĝas brakoj

Kien li iras regas morta malvarmo

Se homo ne ŝanĝos ĉielon

Tamen, mi revis

Mi revis, ke ni povas ami unu la alian

En venta blovado

Leviĝis animo, humaneco

Ties sanga mantelo

Mi iros surkraĉi viajn tombojn

Ne estas la vero, ne estas la belo

Mi revis, ke ni povas ami unu la alian

Kiom utilas detrui murojn

Por starigi tien sepultejojn

Daŭre ignorante toleremon

Tial ni ne plus marŝos kune

Anĝeloj estas lacaj nin prizorgi

Lasas al ni kvazaŭ abortan mondon

Prokrastita por eterne

Mondo kiel horloĝo

Kiu ekhaltis

Mi revis, ke ni povas ami unu la alian

En venta blovado

Leviĝis animo, humaneco

Ties sanga mantelo

Mi iros surkraĉi viajn tombojn

Ne estas la vero, ne estas la belo

Mi revis, ke ni povas ami unu la alian

Mi revis, ke ni povas ami unu la alian

Mi revis pri la vorto AMI



© RuMoHoR 2001–2014