Sans contrefaçonSen Falsado
Ĉar elektendas Mildvorte diri mi povas Ke sen falsado Mi estas knabo Kaj neniel ajn Mi volas senvestiĝi Ĉar sen falsado Mi estas knabo Tutsola en mia ŝranko Okulojn nigroringajn Ŝirmata el rigardoj Mi defias hazardon En tiu sensenca mondo Mi agas laŭ propra plaĉo Tukon ŝtopitan en pantalono Mi estas kavalir’ Eono Ĉar elektendas Mildvorte diri mi povas Ke sen falsado Mi estas knabo Kaj neniel ajn Mi volas senvestiĝi Ĉar sen falsado Mi estas knabo Laŭvice oni min pelas El via kompanio Mi ne akceptas ke oni ŝancelu Miajn rezoluciojn Al mi tute egalas la onidirojn Mi estas ĥameleono Atentu miajn stanajn soldatojn Ili vin mortigos Ĉar elektendas Mildvorte diri mi povas Ke sen falsado Mi estas knabo Kaj neniel ajn Mi volas senvestiĝi Ĉar sen falsado Mi estas knabo Other translations of Sans contrefaçon. |
© RuMoHoR 2001–2014