MFLT

L’autre

La alia

СловаMylène Farmer
МузыкаLaurent Boutonnat
ПереводDominik Cornice
Язык эсперанто
Перевод предоставлен milenia.ifrance.com/milenia/

Kia emocio antaŭ tiu mi

Kiu ŝajnas ektuŝi la ALIAN,

Kia emocio antaŭ la fido

De unu kiu puŝas la ALIAN,

Estas la soleco de l'spaco

Kiu reeĥas en ni

Oni estas tiel sola, iafoje

Mi tiam volas kredi, ke anĝelo pasas

Kiu diras al ni mallaŭte

Mi estas ĉi tie por vi

Kaj vi estas mi.

Nu, kiu estas la ALIA

Kia stranga mesaĝisto

Nu, kiu estas la ALIA

Via vizaĝo estas konata

Nu, kiu estas la ALIA

En vi mia vivo rifuĝis

Estas amiko, estas li.

Vi kaj mi per fingropintoj

Ni teksos iun ALIAN

Alian min, alian voĉon

Sen ke unu forpelu la alian,

Mi tenas en memoro miajn mankojn

Sed en miaj mankavoj

Ankaŭ miajn fortojn

Sed tiam por venki la tristecon

Superi siajn dubojn

Ni bezonas amikon

La amiko estas li.



© RuMoHoR 2001—2014