MFLT

Effets secondaries

Flankaj efikoj

СловаMylène Farmer
МузыкаLaurent Boutonnat
ПереводDominik Cornice
Язык эсперанто
Перевод предоставлен milenia.ifrance.com/milenia/

1-a horo, 2-a horo, ne dormi…

mi ne dormu…

3-a horo, ne… dormi…

4-a horo, por vivi feliĉe ni vivu kaŝite…

5-a horo, ni vivu kaŝite…

6-a horo, efikoj ne deziritaj kaj ĝenaj…

7-a horo, atentu ataksion ! Ĉu vere ?

8-a horo, ne estas ataksio

9-a horo, ne estas ataksio, ne estas ataksio

10-a horo, ne estas ataksio, ne estas ataksio

11-a horo, ne estas…, ne estas…

12-a horo,

Ĉiuj flankaj efikoj estas diritaj

Ĉiuj efikoj de Krueger estas tie ĉi

Ĉiuj flankaj efikoj malbenitaj

Ĉiuj malbonfaroj de Krueger estas nokte

4-a horo, muzeoj estas pornografiaj

5-a horo, vizio farmacia

6-a horo, mia idealo, ami kun abomeno

7-a horo, abismo inter vi kaj mi…

8-a horo, ĉu ni neniam vidas la finon ?

Ne, respondas miaj okuloj…

9-a horo, … nur kiam ni estas en la fino ! Ĉu vere ?

10-a horo, ne dormi… Mi ne dormu…

11-a horo, 12-a horo, ne estas ataksio,

Ne estas ataksio… 1-a horo, ne estas ataksio.

2-a horo, 3-a horo, 4-a horo, okaze de dubo,

Petu konsilon de via kuracisto…

5-a horo, mensa konfuzo… Psikaj perturboj…

6-a horo, ĉu vere ? 1, 2, 3, ni iros al arbaro

7-a horo, 4, 5… transcenda

8-a horo, ĉiuj flankaj efikoj…

9-a horo, … estas diritaj – akcelado de takikardio

10-a horo, ĉiuj efikoj de Krueger

11-a horo, … estas tie ĉi

Misa kunordigo de movoj, atentu

12-a horo, ĉiuj flankaj efikoj

1-a horo, … malbenitaj – La plafono rigardas min !

2-a horo, ĉiuj malbonfaroj de Krueger…

Duobla plafono… Mensogo

4-a horo, mi aldonas okulharojn al ties okuloj

Por pli profunda rigardo…

dediĉita al Usonaj esperantistoj



© RuMoHoR 2001—2014