MFLT

Les mots

Vortoj

СловаMylène Farmer
МузыкаLaurent Boutonnat
ПереводDominik Cornice
Язык эсперанто
Перевод предоставлен milenia.ifrance.com/milenia

Fikse, ĉielo tordiĝas

Kiam buŝo generas morton

Tiam mi donus mian vivon por aŭdi vin

Por diri al vi vortojn plej tenerajn

Kiam ĉio fariĝos soleco

Mi rompos mian vivon por kanto

Kaj al vivoj, kiuj degnas atenti mian

Mi scias, ke mi adiaŭos

Nur onon de tiu vivo

Mi donus ion ajn, iam ajn

Universo havas siajn misterojn

Vortoj estas niaj vivoj

Vi povus mortigi iun per vortoj

Animo, kiel ĝi sentiĝus

Se niaj vivoj estas tiel malfortaj

Vortoj estas misteroj

Vortoj de kor-sentoj

La am-vortoj – templo

Se unu forbalaus la mondon

Unu povus tuŝi la universon

Mi diros al vi kiel leviĝis suno, kiel

Ni povus per vorto fariĝi unu

Kaj por ĉiuj vortoj, kiuj vundas

Estas tiuj, kiuj nin karesas

Kiuj prilumas, tuŝas la senfinon

Eĉ se l'nenio ekzistas

Dum ono de tiu vivo, mi

Donos ion ajn, iam ajn

Universo havas siajn misterojn

Vortoj estas niaj vivoj

Ni povus mortigi iun per vortoj

Animo, kiel ĝi sentiĝus

Se niaj vivoj estas tiel malfortaj

Vortoj estas misteroj

Vortoj de kor-sentoj

La am-vortoj – templo



© RuMoHoR 2001—2014