MFLT

Libertine

Libertin'

СловаLaurent Boutonnat
МузыкаJean-Claude Dequéant
ПереводDominik Cornice
Язык эсперанто
Перевод предоставлен milenia.ifrance.com/milenia

cindro de luno, eta ŝaŭmero

pelata de vento mi brulas kaj mi malvarmumas

inter miaj dunoj kuŝas miaj misfortunoj

nuda mi eklernas virton

mi estas libertin'

mi estas putin'

mi tiel malfortas

oni tenu mian manon

fendi lunon, kisoj de dorno kaj plumo

lulata de venteto mi paŝadas

vivo tristas kiel glaso da grenadin'

ami estas plori kliniĝante

mi estas libertin'

mi estas putin'

mi tiel malfortas

oni tenu mian manon

kiam sur mia korpo vi ekdormas

mi vaporiĝas, bebo vi dormas, mi ĝisatendas aŭroron

kiam el miaj lipoj vi foriras, amara gusto

memorigas al mi ke mi estas en ĉielo

cindro de luno, eta ŝaŭmero

perdita en vento mi brulas kaj mi malvarmumas

mia korpo ektimas, haŭton malseka mi ne plu havas animon

paĉjo, ili perfortis mian koron

mi estas libertin'

mi estas putin'

mi tiel malfortas

oni tenu mian manon…



© RuMoHoR 2001—2014